Fear God and Keep His Commandments

Ecclesiastes 12

9 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. 10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

11 La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu pasxtisto. 12 Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

13 Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo. 14 CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.

Next Book Next Book