Man Cannot Know God's Ways

Ecclesiastes 8

14 Ekzistas vantajxo, kiu farigxas sur la tero:ekzistas virtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio farigxas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaux cxi tio estas vantajxo. 15 Kaj mi eklauxdis la gajecon, cxar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol mangxi, trinki, kaj gaji, kaj ke cxi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

16 Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni sagxecon, kaj por cxirkauxrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis cxiujn farojn de Dio: 17 tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

Next Book Next Book