The Vanity of Toil

Ecclesiastes 2

18 Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi. 19 Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno? 23 CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.

24 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio. 25 CXar kiu povas mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li? 26 CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

Next Book Next Book