Noah's Descendants

Genesis 9

18 Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: SXem, HXam, kaj Jafet; kaj HXam estis la patro de Kanaan. 19 Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta logxantaro de la tero.

20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon. 21 Kaj li trinkis el la vino kaj ebriigxis, kaj nudigxis en sia tendo. 22 Kaj HXam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere. 23 Kaj SXem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. 24 Kaj Noa vekigxis de sia ebrieco, kaj li sciigxis, kiel agis kun li lia pli juna filo.

25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj.

26 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de SXem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili; 27 Dio disvastigu Jafeton, Kaj li logxu en la tendoj de SXem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.

28 Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn. 29 Kaj la tuta vivo de Noa estis nauxcent kvindek jaroj, kaj li mortis.

Next Book Next Book