The Vanity of Self-Indulgence

Ecclesiastes 2

1 Mi diris en mia koro:Lasu, mi elprovos vin per gxojo, kaj vi gxuu bonon; sed jen ankaux cxi tio estas vantajxo. 2 Pri la rido mi diris:GXi estas sensencajxo! kaj pri la gxojo:Kion gxi havigas? 3 Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo. 4 Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn; 5 mi arangxis al mi gxardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili cxiafruktajn arbojn; 6 mi arangxis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn; 7 mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; 8 mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.

9 Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi. 10 Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj. 11 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.

Next Book Next Book