Water from the Rock

Exodus 17

1 La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki. 2 Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon? 3 Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo? 4 Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante:Kion mi faros kun cxi tiu popolo? baldaux povas okazi, ke ili min sxtonmortigos. 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Preteriru antaux la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la cxefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru. 6 Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael. 7 Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:CXu la Eternulo estas inter ni, aux ne?

Next Book Next Book