More Sayings of the Wise

Proverbs 24

23 Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone. 24 Kiu diras al malvirtulo:Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. 25 Sed kiuj faras riprocxojn, tiuj placxas, Kaj sur ilin venos bona beno. 26 Kiu respondas gxustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.

27 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu cxion sur via kampo; Kaj poste arangxu vian domon.

28 Ne atestu sen kauxzo kontraux via proksimulo; CXu vi trompus per via busxo? 29 Ne diru:Kiel li agis kontraux mi, tiel mi agos kontraux li; Mi redonos al la homo laux lia faro.

30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinbergxardeno de sensagxulo; 31 Kaj jen cxie elkreskis urtiko, CXio estas kovrita de dornoj, Kaj la sxtona muro estas detruita. 32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon: 33 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado; 34 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

Next Book Next Book