Words of the Wise

Proverbs 22

17 Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo; 18 CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj. 19 Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaux. 20 CXu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio, 21 Por sciigi al vi la gxustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?

22 Ne prirabu malricxulon, pro tio, ke li estas malricxa; Kaj ne premu senhavulon cxe la pordego; 23 CXar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn. 24 Ne amikigxu kun homo kolerema, Kaj ne komunikigxu kun homo flamigxema; 25 Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo. 26 Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por sxuldoj. 27 Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litajxon de sub vi. 28 Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj. 29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.

Next Book Next Book