Trust in the Lord with All Your Heart

Proverbs 3

1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn. 2 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.

3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro. 4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon. 7 Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono. 8 CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj: 10 Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; 12 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.

Next Book Next Book