Give Ear to My Voice

Psalm 141

1 Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi. 2 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj lipoj. 4 Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne mangxu iliajn bongustajxojn.

5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj. 6 Disigxis sur roko iliaj jugxantoj, Kaj ili auxdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. 7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol.

8 CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon. 9 Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi, Kontraux la implikilo de la malbonaguloj. 10 La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj, Dum mi preteriros.

Next Book Next Book