My Soul Waits for the Lord

Psalm 130

1 Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.

3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. 6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.

7 Izrael fidu la Eternulon; CXar cxe la Eternulo estas favorkoreco Kaj cxe Li estas granda liberigo. 8 Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj.

Next Book Next Book