Give Thanks to the Lord, for He Is Good

Psalm 106

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco. 2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron? 3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo.

4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon, 5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis. 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro. 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon. 9 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto. 10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko. 11 Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis. 12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.

13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon. 14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo. 15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo. 17 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram. 18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo. 20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon. 21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, 22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro. 23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto. 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo. 26 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto, 27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn.

28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj. 29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio. 30 Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis. 31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne.

32 Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo; 33 CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo.

34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango. 39 Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.

40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!

Next Book Next Book