Institution of the Passover

Exodus 12

43 Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin. 44 Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin. 45 Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin. 46 En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu. 47 La tuta komunumo de Izrael faru gxin. 48 Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin. 49 La sama legxo estu por la indigxeno, kaj por la aligentulo, kiu enlogxigxis inter vi.

50 Kaj cxiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris. 51 En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.

Next Book Next Book