Romans 3

God's Righteousness Upheld

1 Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de cirkumcido? 2 Multa en cxiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio. 3 CXu do estas grave, se kelkaj ne fidis? cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?

4 Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.) 6 Nepre ne! cxar kiel Dio jugxus la mondon? 7 CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto? 8 kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

No One Is Righteous

9 Kio do? cxu ni nin senkulpigas? Tute ne:cxar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke cxiuj estas sub peko;

10 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne ecx unu; 11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion; 12 CXiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu; 13 Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj; 14 Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico; 15 Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon; 16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj; 17 Kaj vojon de paco ili ne konas; 18 Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio; 20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.

The Righteousness of God Through Faith

21 Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj; 22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo; 23 cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; 24 pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo; 25 kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio; 26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

27 Kie do estas la fanfaronado? GXi estas esceptita. Per kia legxo? de faroj? Ne; sed per la legxo de fido. 28 Ni do konkludas, ke homo pravigxas per fido, ekster la faroj de la legxo. 29 CXu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj; 30 cxar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido. 31 CXu ni do per fido vantigas la legxon? Nepre ne! sed ni firmigas la legxon.

Previous Book Next Book