Revelation 7

The 144,000 of Israel Sealed

1 Post tio mi vidis kvar angxelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon. 2 Kaj mi vidis alian angxelon suprenirantan de la sunlevigxo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda vocxo al la kvar angxeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron, 3 dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaux ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio. 4 Kaj mi auxdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj, sigelitaj el cxiuj triboj de la Izraelidoj:

5 El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj; 6 El la tribo de Asxer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj; 7 El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isahxar, dek du miloj; 8 El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.

A Great Multitude from Every Nation

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; 10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido. 11 Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio, 12 dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

13 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis? 14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.

15 Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. 16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; 17 cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.

Previous Book Next Book