Psalm 78

Tell the Coming Generation

1 Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo. 2 Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. 3 Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj, 4 Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

5 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj, 6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj. 7 Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; 8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo; 10 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon; 11 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili. 12 Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan. 13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron; 14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro; 15 Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo; 16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.

17 Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto; 18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico; 19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto? 20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

21 Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael; 22 CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon. 23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo; 24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon. 25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege. 26 Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; 27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon; 28 Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj. 29 Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris. 30 Sed kiam ili ankoraux ne forlasis sian deziron Kaj ilia mangxajxo estis ankoraux en ilia busxo, 31 La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.

32 Malgraux cxio cxi tio ili plue ankoraux pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj. 33 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro. 34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion; 35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. 36 Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li; 37 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo. 38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon. 39 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas. 40 Kiom da fojoj ili cxagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo! 41 Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael. 42 Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto, 43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan; 44 Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki. 45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis; 46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj; 47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto; 48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo; 49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj. 50 Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto; 51 Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam. 52 Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto; 53 Li kondukis ilin en sendangxereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro; 54 Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano; 55 Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.

56 Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis; 57 Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko; 58 Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis. 59 Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael; 60 Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj; 61 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko; 62 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraux Sia heredo Li flamigxis. 63 GXiajn junulojn formangxis fajro, Kaj gxiaj junulinoj ne estis prikantataj; 64 GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris. 65 Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino. 66 Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili.

67 Kaj Li malsxatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis; 68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis; 69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam. 70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj. 71 De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael. 72 Kaj li pasxtis ilin laux la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

Previous Book Next Book