Psalm 76

Who Can Stand Before You?

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael. 2 En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia logxejo sur Cion. 3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko, SXildon, glavon, kaj militon. Sela.

4 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovagxbestaj montoj. 5 Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj. 6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo.

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero? 8 El la cxielo Vi auxdigis jugxon; La tero ektimis kaj eksilentis, 9 Kiam Dio levigxis, por jugxi, Por savi cxiujn humilulojn sur la tero. Sela.

10 CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero. 11 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas, alportu donacojn al la Timindulo. 12 Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la regxoj de la tero.

Previous Book Next Book