Psalm 60

He Will Tread Down Our Foes

1 Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin. 2 Vi ekskuis la teron kaj fendis gxin; Resanigu gxiajn vundojn, cxar gxi sxanceligxas. 3 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

4 Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili gxin levu pro la vero. Sela. 5 Por ke liberigxu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

6 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 10 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 11 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Previous Book Next Book