Psalm 6

O Lord, Deliver My Life

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj. 3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco. 5 CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?

6 Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon. 7 Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

8 Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro. 9 Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon. 10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.

Previous Book Next Book