Psalm 58

God Who Judges the Earth

1 Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj? 2 Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

3 De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris. 4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon, 5 Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.

6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo! 7 Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj. 8 Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon; 9 Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.

10 GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo. 11 Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.

Previous Book Next Book