Psalm 49

Why Should I Fear in Times of Trouble?

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo, 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune. 3 Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon. 4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min cxirkauxas la malboneco de miaj persekutantoj, 6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco? 7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li 8 (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos), 9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.

10 Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon. 11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj. 12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota.

13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela. 14 Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon. 15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.

16 Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo. 17 CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro. 18 CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone, 19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon. 20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto bucxota.

Previous Book Next Book