Psalm 44

Come to Our Help

1 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva. 2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis. 3 CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.

4 Vi estas mia Regxo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob. 5 Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontrauxbatalantojn. 6 CXar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos. 7 Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto. 8 Dion ni gloros cxiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro. 10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu; 11 Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin; 12 Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon; 13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj; 14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon. 15 CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon, 16 Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.

17 CXio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo. 18 Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo. 19 Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto, 20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio: 21 CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro. 22 Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

23 Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekigxu, ne forpusxu por cxiam. 24 Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon? 25 Nia animo estas ja jxetita en la polvon; Nia korpo klinigxis al la tero. 26 Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

Previous Book Next Book