Psalm 40

My Help and My Deliverer

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li klinigxis al mi kaj auxskultis mian krion. 2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn pasxojn. 3 Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

4 Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj. 5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super cxiu kalkulo.

6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas. 7 Tiam mi diris:Jen mi venas; En la skribrulajxo estas skribite pri mi. 8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias. 10 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.

11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaux mi, Via boneco kaj Via vereco cxiam min gardu. 12 CXar cxirkauxis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

13 Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. 14 Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 15 Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!

16 Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; La amantoj de Via helpo diru cxiam: Granda estas la Eternulo. 17 Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.

Previous Book Next Book