Psalm 38

Do Not Forsake Me, O Lord

1 Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.

3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko. 4 CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi.

5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsagxeco. 6 Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja. 7 CXar miaj internajxoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo. 8 Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

9 Mia Sinjoro, antaux Vi estas cxiuj miaj deziroj, Kaj mia gxemo ne estas kasxita antaux Vi. 10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj ecx la lumo de miaj okuloj ne estas cxe mi. 11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime.

12 Kaj insidis kontraux mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas cxiutage.

13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne auxdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon. 14 Mi estas kiel homo, kiu ne auxdas Kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon.

15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi auxskultos, mia Sinjoro, mia Dio. 16 CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.

17 CXar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas cxiam antaux mi. 18 CXar mi konfesas mian kulpon; Kaj min cxagrenas mia peko. 19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj. 20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

21 Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimigxu de mi. 22 Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!

Previous Book Next Book