Psalm 23

The Lord Is My Shepherd

1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos. 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

5 Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Previous Book Next Book