Psalm 140

Deliver Me, O Lord, from Evil Men

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo; 2 Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn; 3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.

4 Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn. 5 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.

6 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego. 7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo. 8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela.

9 La veneno de miaj cxirkauxantoj, La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin. 10 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu. 11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.

12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malricxuloj. 13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaux Via vizagxo.

Previous Book Next Book