Psalm 123

Our Eyes Look to the Lord Our God

1 Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo! 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo. 4 Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

Previous Book Next Book