Psalm 118

His Steadfast Love Endures Forever

1 Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.

5 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo. 6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo? 7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. 9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

10 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 11 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 13 Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li farigxis mia savo. 15 La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn; 16 La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn.

17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo. 18 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon. 20 Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi. 21 Mi dankas Vin, CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo. 22 SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula. 23 De la Eternulo cxi tio farigxis, GXi estas miraklo en niaj okuloj. 24 CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi.

25 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!

26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo. 27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro.

28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas. 29 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

Previous Book Next Book