Proverbs 18

The Proverbs of Solomon

1 Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo. 2 Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron. 3 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaux malestimo kun honto kaj moko. 4 La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero. 5 Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon cxe la jugxo. 6 La lipoj de malsagxulo kondukas al malpaco, Kaj lia busxo venigas batojn. 7 La busxo de malsagxulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon. 8 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. 9 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto. 10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata. 11 La havo de ricxulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago. 12 Antaux la pereo la koro de homo fierigxas, Kaj antaux honoro estas humileco. 13 Kiu respondas, antaux ol li auxdis, Tiu havas malsagxon kaj honton. 14 La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti? 15 La koro de sagxulo akiras prudenton, Kaj la orelo de sagxuloj sercxas scion. 16 Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj. 17 La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj gxin klarigas. 18 La loto cxesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj. 19 Malpacigxinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo. 20 De la fruktoj de la busxo de homo satigxas lia ventro; Li mangxas la produktojn de siaj lipoj. 21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu gxin amas, tiu mangxos gxiajn fruktojn. 22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo. 23 Per petegado parolas malricxulo; Kaj ricxulo respondas arogante. 24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Previous Book Next Book