Matthew 20

Laborers in the Vineyard

1 CXar la regno de la cxielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinbergxardeno. 2 Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon. 3 Kaj elirinte cxirkaux la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; 4 kaj li diris al ili:Vi ankaux iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. 5 Denove elirinte cxirkaux la sesa horo kaj la nauxa, li agis simile. 6 Kaj elirinte cxirkaux la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili:Kial vi staras cxi tie senokupe la tutan tagon? 7 Ili diris al li:CXar neniu nin dungis. Li diris al ili:Vi ankaux iru en la vinberejon. 8 Kaj kiam vesperigxis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj gxis la unuaj. 9 Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj cxirkaux la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. 10 Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaux ricevis po unu denaro. 11 Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraux la domomastro, 12 dirante:Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon de la tago kaj la varmegon. 13 Sed li responde diris al unu el ili:Amiko, mi ne faras al vi maljustajxon; cxu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? 14 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi. 15 CXu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? 16 Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.

Jesus Foretells His Death a Third Time

17 Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: 18 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, 19 kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurgxi kaj krucumi; kaj la trian tagon li relevigxos.

A Mother's Request

20 Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorklinigxante kaj farante al li peton. 21 Li diris al sxi:Kion vi volas? SXi diris al li:Ordonu, ke cxi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. 22 Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas. 23 Li diris al ili:Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita de mia Patro. 24 Kaj auxdinte, la dek indignis kontraux la du fratoj. 25 Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris:Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili. 26 Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 27 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; 28 same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

Jesus Heals Two Blind Men

29 Kaj kiam ili eliris el Jerihxo, granda homamaso lin sekvis. 30 Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, auxdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 31 Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David. 32 Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? 33 Ili diris al li:Sinjoro, ke niaj okuloj estu malfermitaj. 34 Kaj Jesuo, kortusxite, tusxis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.

Previous Book Next Book