Jonah 2

Jonah's Prayer

1 Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo.

2 Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon. 3 Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min cxirkauxis; CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min. 4 Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon. 5 CXirkauxis min akvo gxis la animo; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon. 6 Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo. 7 Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon. 8 Tiuj, kiuj servas al vantajxoj, Senigas sin je favorkoreco. 9 Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo.

10 Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.

Previous Book Next Book