John 21

Jesus Appears to Seven Disciples

1 Post tio Jesuo denove sin montris al la discxiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene. 2 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj discxiploj. 3 Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fisxkapti. Ili diris al li:Ni ankaux iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la sxipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

4 Sed cxe la tagigxo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la discxiploj ne sciis, ke gxi estas Jesuo. 5 Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, cxu vi havas ian mangxajxon? Ili respondis al li:Ne. 6 Kaj li diris al ili:JXetu la reton cxe la dekstra flanko de la sxipo, kaj vi trovos. Ili do gxin eljxetis; kaj pro la multeco de la fisxoj ili ne plu povis gxin treni. 7 Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron. 8 Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj.

9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon. 10 Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis. 11 Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis. 12 Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro. 13 Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fisxon. 14 Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj discxiploj, post sia relevigxo el la mortintoj.

Jesus and Peter

15 Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn. 16 Li diris al li ankoraux la duan fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj sxafoj. 17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn. 18 Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljunigxos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. 19 Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min.

Jesus and the Beloved Apostle

20 Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). 21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu? 22 Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. 23 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi?

24 Tiu estas la discxiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.

25 Estas ankaux multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se cxiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.

Previous Book Next Book