Job 17

Job Continues: Where Then Is My Hope?

1 Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi. 2 Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo.

3 Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi? 4 CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon. 5 Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.

6 Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi farigxis homo, al kiu oni kracxas en la vizagxon. 7 Mia okulo mallumigxis de cxagreno, Kaj cxiuj miaj membroj farigxis kiel ombro. 8 La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitigxos kontraux la hipokritulo. 9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos. 10 Kaj kiom ajn vi cxiuj revenos, Mi ne trovos inter vi sagxulon. 11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro. 12 La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo. 13 Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. 14 Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino. 15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon? 16 En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.

Previous Book Next Book