Job 15

Eliphaz Accuses: Job Does Not Fear God

1 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj? 3 Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas. 4 Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio. 5 CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj. 6 Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

7 CXu vi naskigxis la unua homo? CXu vi estas kreita pli frue ol la altajxoj? 8 CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon? 9 Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas? 10 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro. 11 CXu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta? 12 Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj, 13 Ke vi direktas kontraux Dion vian koleron, Kaj elirigis el via busxo tiajn vortojn? 14 Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava? 15 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne cxiuj estas fidindaj, Kaj la cxielo ne estas pura en Liaj okuloj: 16 Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.

17 Mi montros al vi, auxskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos, 18 Kion sagxuloj diris kaj ne kasxis antaux siaj patroj, 19 Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili: 20 Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kasxita antaux li; 21 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto. 22 Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon. 23 Li vagadas, sercxante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo. 24 Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel regxo, pretigxinta por batalo; 25 Pro tio, ke li etendis sian manon kontraux Dion Kaj kontrauxstaris al la Plejpotenculo, 26 Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj. 27 Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn. 28 Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj. 29 Li ne restos ricxa, lia bonstato ne tenigxos, Kaj lia havajxo ne disvastigxos sur la tero. 30 Li ne forklinigxos de mallumo; Flamo velksekigos liajn brancxojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia busxo. 31 La erarinto ne fidu vantajxon, CXar vanta estos lia rekompenco. 32 Antauxtempe li finigxos, Kaj lia brancxo ne estos verda. 33 Lia nematura bero estos desxirita, kiel cxe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel cxe olivarbo. 34 CXar la anaro de la hipokrituloj senhomigxos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subacxeton. 35 Ili gravedigxis per malpiajxo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicajxon.

Previous Book Next Book