Isaiah 56

Salvation for Foreigners

1 Tiele diras la Eternulo:Gardu justecon kaj faru bonon; cxar baldaux venos Mia savo kaj malkasxigxos Mia vero. 2 Felicxa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.

3 La fremdulo, kiu aligxis al la Eternulo, ne diru:La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la euxnuko ne diru:Jen mi estas arbo velkinta. 4 CXar tiele diras la Eternulo pri la euxnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio placxas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo: 5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermigxos.

6 Kaj la fremdulojn, kiuj aligxis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, cxiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi gxin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo, 7 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj gxojigos en Mia pregxejo; iliaj bruloferoj kaj bucxoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; cxar Mia domo estos nomata pregxejo por cxiuj popoloj. 8 La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras:Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraux pli.

Israel's Irresponsible Leaders

9 Venu por mangxi, ho cxiuj bestoj kampaj, cxiuj bestoj arbaraj. 10 Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti. 11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante: 12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.

Previous Book Next Book