Isaiah 5

The Vineyard of the Lord Destroyed

1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinbergxardeno. Vinbergxardenon havis mia amiko sur grasa altajxo; 2 kaj li cxirkauxfosis gxin, sensxtonigis gxin, kaj plantis en gxi plej bonspecajn vinberbrancxojn; kaj li konstruis turon meze de gxi, kaj ankaux vinpremejon li elhakis en gxi; kaj li esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, sed gxi donis senvalorajn berojn.

3 Nun, ho logxantoj de Jerusalem kaj Judujo, jugxu do inter mi kaj mia vinbergxardeno. 4 Kion oni povas ankoraux fari al mia vinbergxardeno, kion mi ne faris por gxi? kial mi esperis, ke gxi donos bonajn vinberojn, kaj gxi tamen donis berojn senvalorajn?

5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinbergxardeno:forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata, gxiaj muroj estos disjxetitaj, kaj gxi estos piedpremata. 6 Mi lasos gxin dezerta, gxi ne estos pritrancxata nek prifosata, kaj elkreskos en gxi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne versxu sur gxin pluvon.

7 La vinbergxardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantajxo; kaj Li esperis justecon, sed montrigxis malnoblajxo-bonagojn, sed montrigxis kriindajxo.

Woe to the Wicked

8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, gxis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon! 9 En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot:Multaj domoj farigxos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen logxantoj. 10 CXar dek parceloj da vinbergxardeno donos nur unu bat�on, kaj hxomero da semoj donos nur unu efon.

11 Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino! 12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

13 Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj gxiaj eminentuloj konsumigxis de malsato, kaj gxia popolamaso senfortigxis de soifo. 14 Pro tio SXeol largxigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian fauxkon; kaj mallevigxos tien gxia gloro kaj gxia amaso kaj gxia bruantaro kaj gxia gajularo. 15 Klinigxos homo kaj malaltigxos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiligxos. 16 Sed la Eternulo Cebaot altigxos en la jugxo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco. 17 Tiam la sxafidoj pasxtigxos en bona ordo, kaj fremduloj mangxos tion, kio restos de la fortuloj.

18 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per sxnuroj de vanteco kaj pekon kvazaux per cxenoj de cxaroj; 19 al tiuj, kiuj diras:Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimigxu kaj venu, por ke ni gxin ekkonu! 20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolcxon faras dolcxo kaj la dolcxon maldolcxo! 21 Ve al tiuj, kiuj estas sagxuloj en siaj okuloj kaj antaux si mem estas kompetentuloj! 22 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigajxon, 23 kiuj pravigas malvirtulon pro subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!

24 Pro tio, kiel la lango de fajro formangxas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko farigxos nutrajxo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; cxar ili malsxatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis. 25 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

26 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj facile. 27 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, gxi ne dormos nek dormetos, ne deliberigxos la zono de gxia lumbo, kaj ne dissxirigxos rimeno de gxia sxuo. 28 GXiaj sagoj estas akraj, kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel ventego. 29 GXia blekado estas simila al la leona; gxi krias, kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas. 30 Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.

Previous Book Next Book