Isaiah 33

O Lord, Be Gracious to Us

1 Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.

2 Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako cxiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero. 3 De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj. 4 Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post gxi, kiel kuras akridoj.

5 La Eternulo altigxis, cxar Li logxas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero. 6 Sagxo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiajxo de via estonteco; timo antaux la Eternulo estos lia trezoro.

7 Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolcxe; 8 la vojoj senhomigxis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne sxatis la homojn. 9 Funebras, malgxojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; SXaron farigxis kiel dezerto; Basxan kaj Karmel senfoliigxis.

10 Nun Mi starigxos, diras la Eternulo; nun Mi altigxos, nun Mi levigxos. 11 Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos. 12 Kaj la popoloj estos kiel bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro.

13 Auxskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton. 14 Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn:Kiu el ni eltenos cxe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos cxe la eterna ardego? 15 Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon, 16 tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

17 Viaj okuloj vidos la regxon en lia majesto, ili rigardos landon vastan. 18 Via koro rememoros la terurajxon:Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj? 19 La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla. 20 Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, logxlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj gxiaj stangoj, kaj neniu el gxiaj sxnuroj dissxirigxos. 21 CXar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataux riveroj, largxaj lagoj; sxipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca sxipo ilin ne trapasos. 22 CXar la Eternulo estas nia jugxanto, la Eternulo estas nia legxdonanto, la Eternulo estas nia regxo; Li helpos nin.

23 Viaj sxnuregoj malfortigxis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne strecxas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; ecx lamuloj iros kapti rabajxon. 24 Kaj ne diros la logxanto:Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie logxas, estas pardonita la kulpo.

Previous Book Next Book