1 Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi lauxdos Vian nomon; cxar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj farigxis efektivajxoj kaj verajxoj. 2 CXar Vi faris el urbo amason da sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos. 3 Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos. 4 CXar Vi farigxis fortikajxo por senhavulo, fortikajxo por malricxulo en lia mizero, rifugxejo kontraux pluvego, ombro kontraux varmego; cxar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraux muron. 5 Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallauxtigita la kantado de la potenculoj.
6 Kaj la Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj. 7 Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras cxiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super cxiuj gentoj. 8 Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris. 9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo. 10 CXar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto. 11 Kaj se li etendos siajn manojn meze de gxi, kiel nagxanto etendas, por nagxi, tiam humiligxos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj. 12 Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, jxetos sur la teron al la polvo.