Isaiah 20

A Sign Against Egypt and Cush

1 En la jaro, kiam Tartan venis Asxdodon, kien lin sendis Sargon, regxo de Asirio, kaj li militis kontraux Asxdod kaj prenis gxin, 2 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante:Iru, kaj demetu la sakajxon de via lumbo, kaj demetu la sxuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.

3 Kaj la Eternulo diris:Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antauxdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo, 4 tiel la regxo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj. 5 Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis. 6 Kaj en tiu tempo diros la logxantoj de tiu apudmara lando:Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por sercxi helpon, por savi nin kontraux la regxo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?

Previous Book Next Book