Isaiah 12

The Lord Is My Strength and My Song

1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

3 Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

5 Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero. 6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Previous Book Next Book