Acts 20

Paul in Macedonia and Greece

1 Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon. 2 Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon. 3 Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraux li, kiam li volis sxipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo. 4 Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo, Azianoj. 5 Sed cxi tiuj, antauxirinte, atendis nin en Troas. 6 Kaj ni sxipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.

Eutychus Raised from the Dead

7 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo. 8 Kaj estis multaj lumiloj en la supra cxambro, kie ni kunvenis. 9 Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Euxtihxo, premegata de profunda dormo; kaj dum Pauxlo ankoraux longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etagxo, kaj estis levita malviva. 10 Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj cxirkauxpreninte lin, diris:Ne maltrankviligxu; cxar lia vivo estas en li. 11 Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj mangxinte, kaj parolinte kun ili longe, gxis la tagigxo, fine li foriris. 12 Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoligxis.

13 Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri. 14 Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni ensxipigis lin, kaj venis al Mitilene. 15 Kaj de tie sxipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraux HXios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton. 16 CXar Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.

Paul Speaks to the Ephesian Elders

17 Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.

18 Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo, 19 servante la Sinjoron kun cxia humileco, kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj; 20 kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, 21 ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo. 22 Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, 23 krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. 24 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio. 25 Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon. 26 Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj. 27 CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio. 28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango. 29 Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; 30 kaj ecx el inter vi mem levigxos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la discxiplojn. 31 Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj tage kun larmoj. 32 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj. 33 Mi ne deziras ies argxenton, nek oron, nek vestaron. 34 Vi mem scias, ke cxi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. 35 En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.

36 Kaj tiel dirinte, li genuigxis, kaj pregxis kun ili cxiuj. 37 Kaj cxiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Pauxlo kaj lin kisis, 38 malgxojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizagxon. Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo.

Previous Book Next Book