Acts 16

Timothy Joins Paul and Silas

1 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro. 2 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio. 3 Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; cxar cxiuj sciis, ke lia patro estas Greko. 4 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem. 5 Tiel la eklezioj firmigxis en la fido, kaj kreskis lauxnombre cxiutage.

The Macedonian Call

6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio; 7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili; 8 kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas. 9 Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu. 10 Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.

The Conversion of Lydia

11 Tial, eksxipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis; 12 kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, cxefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj. 13 Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por pregxado; kaj ni sidigxis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj. 14 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin auxdis; sxian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pauxlo. 15 Kaj kiam sxi estis baptita, kun sia familio, sxi nin petegis, dirante:Se vi jugxas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj logxu en mia domo. Kaj sxi devigis nin.

Paul and Silas in Prison

16 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por pregxado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per auxgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon. 17 SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo. 18 Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.

19 Sed sxiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Pauxlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj, 20 kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris:CXi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj, 21 kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj. 22 Kaj la popolo amase sin kolektis kontraux ili; kaj la urbestroj, forsxirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin. 23 Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili jxetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin; 24 kaj li, ricevinte tiun ordonon, jxetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.

The Philippian Jailer Converted

25 Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis ilin; 26 kaj subite farigxis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuigxis; kaj tuj cxiuj pordoj malfermigxis, kaj cxies katenoj falis. 27 Kaj la malliberejestro, vekigxinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris. 28 Sed Pauxlo vokis per lauxta vocxo, dirante:Nenian malbonon faru al vi, cxar ni cxiuj estas cxi tie. 29 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, klinigxis antaux Pauxlo kaj Silas, 30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita? 31 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. 32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo. 33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj domanoj. 34 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj arangxis por ili mangxotablon, kaj tre gxojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.

35 Sed kiam tagigxis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri:Forliberigu tiujn homojn. 36 Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Pauxlo:La urbestroj jxus sendis, por ke vi forliberigxu; tial nun elvenu kaj foriru pace. 37 Sed Pauxlo diris al ili:Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin jxetis en malliberejon; kaj cxu ili nun eljxetas nin kasxe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin. 38 Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj cxi tiuj timis, auxdante, ke ili estas Romanoj; 39 kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo. 40 Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.

Previous Book Next Book