2 Thessalonians 3

Pray for Us

1 Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi; 2 kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj estas la fido. 3 Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraux la malbonulo. 4 Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. 5 Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

Warning Against Idleness

6 Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni. 7 CXar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter vi; 8 nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi; 9 ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu. 10 CXar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi:Se iu ne volas labori, tiu ankaux ne mangxu. 11 CXar ni auxdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en cxies aferojn sin ensxovas. 12 Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon.

13 Sed vi, fratoj, ne lacigxu en bonfarado. 14 Sed se iu ne obeos al la parolo de cxi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontigxu. 15 Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

Benediction

16 La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.

17 La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en cxiu epistolo; tiel mi skribas. 18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.

Previous Book Next Book