2 Kings 20

Hezekiah's Illness and Recovery

1 En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. 2 Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante: 3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris. 4 Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene: 5 Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo. 6 Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto David. 7 Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni alportis kaj metis sur la sxvelajxon, kaj li resanigxis.

8 Kaj HXizkija diris al Jesaja:Kia estas la signo, ke la Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la domon de la Eternulo? 9 Jesaja respondis:Tio estos por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:cxu la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi iru returne je dek gradoj? 10 Kaj HXizkija diris:Facile estas por la ombro iri antauxen je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj. 11 Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris la hormontran ombron malantauxen je dek gradoj sur la hormontrilo de Ahxaz, sur kiu gxi malsuprigxis.

Hezekiah and the Babylonian Envoys

12 En tiu tempo Berodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leterojn kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke HXizkija estis malsana. 13 Kaj HXizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo. 14 Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis, el Babel. 15 Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.

16 Tiam Jesaja diris al HXizkija:Auxskultu la diron de la Eternulo: 17 Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo. 18 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel. 19 Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.

20 La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 21 Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

Previous Book Next Book