2 Kings 1

Elijah Denounces Ahaziah

1 Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.

2 Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano. 3 Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario, kaj diru al ili:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? 4 Pro tio tiele diras la Eternulo:De la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.

5 Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili:Kial vi revenis? 6 Kaj ili respondis al li:Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni:Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:CXu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. 7 Kaj li diris al ili:Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn? 8 Ili respondis al li:Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj. Tiam li diris:Tio estas Elija, la Tesxebano.

9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li:Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi malsupreniru. 10 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide. 12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.

13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj. 14 Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj. 15 Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo. 16 Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.

17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar li ne havis filon. 18 La cetera historio de Ahxazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

Previous Book Next Book