2 Corinthians 12

Paul's Visions and His Thorn

1 Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro. 2 Mi konas viron en Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la trian cxielon; 3 kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo, aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias), 4 ke li estis eklevita en Paradizon, kaj auxdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli. 5 Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortajxoj. 6 CXar se mi deziros fieri, mi ne estos malsagxa; cxar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aux auxdas cxe mi. 7 Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu. 8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi. 9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Concern for the Corinthian Church

11 Mi malsagxigxis:vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio. 12 Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en cxia pacienco, per signoj kaj mirindajxoj kaj potencajxoj. 13 CXar en kio vi farigxis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne sxargxigxis al vi? pardonu al mi cxi tiun maljustajxon.

14 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne farigxos sxargxo por vi, cxar mi celas ne viajn, sed vin; cxar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj. 15 Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, cxu mi estas des malpli amata? 16 Tio estu, tamen mi ne estis sxargxo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo. 17 CXu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi? 18 Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. CXu Tito vin superruzis? cxu ni ne iradis laux la sama Spirito? cxu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

19 Vi ankoraux nun cxiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaux vi. Antaux Dio, ni parolas en Kristo. Sed cxio, amataj miaj, estas por via edifo. 20 CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj; 21 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

Previous Book Next Book