1 Samuel 16

David Anointed King

1 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon. 2 Kaj Samuel diris:Kiel mi iros? Saul auxdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris:Prenu kun vi bovidinon, kaj diru:Mi venis, por fari bucxoferon al la Eternulo. 3 Kaj invitu Jisxajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi. 4 Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Lehxemon. Kun timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:CXu en paco vi venas? 5 Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.

6 Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris:Jen antaux la Eternulo estas Lia sanktoleito. 7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron. 8 Tiam Jisxaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaux Samuel; sed cxi tiu diris:Ankaux cxi tiun la Eternulo ne elektis. 9 Kaj Jisxaj pasigis SXaman; sed Samuel diris:Ankaux cxi tiun la Eternulo ne elektis. 10 Tiel Jisxaj pasigis siajn sep filojn antaux Samuel; sed Samuel diris al Jisxaj:La Eternulo ne elektis cxi tiujn. 11 Kaj Samuel diris al Jisxaj:CXu tio estas jam cxiuj knaboj? Kaj cxi tiu diris:Restas ankoraux la plej juna, li pasxtas nun la sxafojn. Kaj Samuel diris al Jisxaj:Sendu, kaj venigu lin, cxar ni ne sidigxos al la tablo, antaux ol li venos cxi tien. 12 Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li. 13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.

David in Saul's Service

14 Kaj la spirito de la Eternulo forigxis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo. 15 Kaj la servantoj de Saul diris al li:Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin; 16 tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elsercxu homon, kiu povoscias ludi harpon:kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam farigxos al vi bone. 17 Kaj Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi. 18 Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li. 19 Kaj Saul sendis senditojn al Jisxaj, kaj dirigis:Sendu al mi vian filon David, kiu estas cxe la sxafoj. 20 Tiam Jisxaj prenis azenon, sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul. 21 Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaux li; kaj cxi tiu tre ekamis lin, kaj li farigxis lia armilportisto. 22 Kaj Saul sendis al Jisxaj, por diri:Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi. 23 Kaj cxiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul farigxadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito forigxadis de li.

Previous Book Next Book