1 Kings 3

Solomon's Prayer for Wisdom

1 Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe. 2 Tamen la popolo alportadis ankoraux oferojn sur altajxoj, cxar gxis tiu tempo ankoraux ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.

3 Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laux la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altajxoj. 4 Kaj la regxo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, cxar tie estis la cxefa altajxo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro. 5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi. 6 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono. 7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. 8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. 9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?

10 Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion. 11 Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi, 12 tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi. 13 Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo. 14 Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.

15 Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.

Solomon's Wisdom

16 Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li. 17 Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo. 18 En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo. 19 Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li. 20 Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto. 21 Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis. 22 Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.

23 Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta; 24 kaj la regxo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo. 25 Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia. 26 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku. 27 Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino. 28 Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.

Previous Book Next Book