1 Corinthians 16

The Collection for the Saints

1 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaux vi faru. 2 La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. 3 Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem; 4 kaj se konvenos, ke mi ankaux tien vojagxu, ili vojagxos kun mi.

Plans for Travel

5 Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; cxar Makedonujon mi ja trapasos; 6 sed cxe vi eble mi restos, aux ecx travintros, por ke vi antauxen irigu min, kien mi veturos. 7 CXar mi ne volas vidi vin nun dumvojagxe; cxar mi esperas resti kelkan tempon cxe vi, se la Sinjoro permesos. 8 Sed mi restos en Efeso gxis Pentekosto; 9 cxar pordo granda kaj efika malfermigxis al mi, kaj estas multaj kontrauxstarantoj.

10 Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu cxe vi sentime; cxar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaux; 11 neniu do lin malestimu. Sed antauxen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; cxar mi atendas lin kun la fratoj.

Final Instructions

12 Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.

13 Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu. 14 CXio via estu farata en amo.

15 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke gxi estas la unuaajxo de la Ahxaja lando, kaj ke ili sin dedicxis al la servo de la sanktuloj), 16 ke vi ankaux submetigxu al tiaj, kaj al cxiu kunhelpanto kaj kunlaboranto. 17 Kaj mi gxojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Ahxaiko, tial, ke vian mankajxon ili plenigis. 18 CXar ili refresxigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.

Greetings

19 La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo. 20 CXiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.

21 La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano. 22 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. 23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. 24 Mia amo estu kun vi cxiuj en Kristo Jesuo. Amen.

Previous Book Next Book