1 Corinthians 14

Prophecy and Tongues

1 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu. 2 CXar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; cxar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn. 3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon. 4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion. 5 Mi volas, ke vi cxiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaux interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.

6 Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aux en formo de malkasxado, aux de sciado, aux de profetado, aux de instruado? 7 Ecx la senvivajxoj, kiuj produktas sonon, cxu fluto, cxu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aux harpata? 8 CXar se la trumpeto donos necertan vocxon, kiu pretigxos por batalo? 9 Tiel ankaux vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? cxar en la aeron vi parolus. 10 Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. 11 Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. 12 Tiel same ankaux vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.

13 Tial kiu parolas per lingvo, tiu pregxu, ke li interpretu. 14 CXar se mi pregxas per lingvo, mia spirito pregxas, sed mia intelekto estas senfrukta. 15 Kio do estas? Mi pregxos spirite, kaj mi pregxos ankaux intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaux intelekte. 16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras. 17 CXar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. 18 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi cxiuj; 19 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaux aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.

20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj. 21 En la legxo estas skribite:Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al cxi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos auxskulti Min, diras la Eternulo. 22 Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj. 23 Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi frenezas? 24 Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de cxiuj; 25 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.

Orderly Worship

26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon, havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas interpretajxon. CXio farigxu por edifo. 27 Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aux triope je plejmulto, kaj lauxvice; kaj unu interpretu; 28 sed se ne cxeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio. 29 Kaj la profetoj parolu duope aux triope, kaj la aliaj interdiferencigu. 30 Sed se al alia apudsidanta io malkasxigxos, la unua silentu. 31 CXar vi cxiuj povas profeti unuope lauxvice, por ke cxiuj lernu, kaj cxiuj ricevu konsilon; 32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;

33 cxar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en cxiuj eklezioj de la sanktuloj. 34 La virinoj silentadu en la eklezioj; cxar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetigxu, kiel ankaux diras la legxo. 35 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; cxar estas honte por virino paroli en la eklezio.

36 Kio? cxu el vi la vorto de Dio eliris? cxu gxi venis al vi solaj? 37 Se iu sxajnas al si esti profeto aux lauxspirita, li sciigxu pri tio, kion mi skribas al vi, ke gxi estas la ordono de la Sinjoro. 38 Sed se iu ne scias, li ne sciu. 39 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj. 40 Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde.

Previous Book Next Book